Ĉiumonata reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo
วารสารออนไลน์ชมรมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ
Verda Elefanto
========================
N-ro 1 Aŭgusto 2018
========================
Saluton, karaj legantoj de la unua numero de Verda Elefanto, la reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo! Ni celas por tiu ĉi bulteno, ke niaj membroj havu lokon por publikigi siajn skribaĵajn, por ke ili uzu la lingvon, ne nur per legado aŭ per babilado en interreto. En tiu ĉi bulteno ne estu nur informoj pri la klubo, sed ankaŭ artikoloj pri tajlandaj kulturaĵoj aŭ eĉ pensoj de niaj membroj, aŭ ktp. La artikoloj en la bulteno ankaŭ estos en simpla lingvaĵo. Por tiu ĉi bulteno ni ne celas fari pdf-ekzempleron, ĉar mi esperas, ke ĉiuj povas pli-konvene legi ĝin sur sia poŝtelefona ekrano. Estu simple! --Verda Elefanto
========================
Novaĵoj
========================
En la 14-a de Julio 2018 venis en Bangkokon tajvana esperantistino Yvonne kun ŝiaj edzo kaj amiko
Ni unue renkontiĝis ĉe BTS-stacio Nacia Stadiumo, kaj kune iris pere de ŝipo tra la kanalo Sean Seab al la Ora Monto (ภูเขาทอง). Ni eĉ grimpis al la plej alta loko de la monto por vidi la ĉefan oran pagodon, de tie oni povas vidi panoramon de Bangkoko, ĝi estis bela, tamen varmeco lacigis nin.
-- Verda Elefanto
========================
Rakonto el malproksima lando.
========================
Nun nia klubano Ĵaz estas en Pollnado.
Jen estas liaj fotoj.
Ŝajnas, ke tio estas la ponto Esperanto. Do, kion li fekte faras en Pallando, ni atendu lian rakonton en la venonta numero de Verda Elefanto.
========================
Fabelo el Tajlando
========================
Kial kato kaj hundo estas malamikoj?
Iutage venis viro al domo de gemaljunuloj, kiuj loĝis kun hundo kaj kato. Kiam la viro alproksimiĝis al la domo de la gemaljunuloj, la hundo bojis laŭte. “Kara, Kia sono?” demandis la maljunulo. “Mi ne scias. Ni vidu ekstere” tuj respondis la maljunulino. Ekstere de la domo ili vidis la viron, kiu dormis sur la ŝtuparo, kaj la viro aspektis tro laca. La gemaljunuloj kune alportis la viron en la domon kaj manĝigis lin. Kiam la viro manĝis, li ankaŭ diris, ke “vian helpon mi certe ne forgesos” kaj li donis la rondan vitron al la gemaljunuloj “Vi povas peti ĉion de tiu ĉi ronda vitro”. Poste la viro foriris al arbaro (Fakte, tiu viro estas anĝelo en la arbaro) kaj la gemaljunuloj vivadis feliĉe.
Sed post nelonge vilaĝestro enviis, ke la maljunuloj havis magian virton. Li ŝtelis kaj anstataŭigis la magian rondan vitron al normala ronda vitro. Kiam la gemaljunuloj eksciis, ke iu ŝtelis la rondan vitron, ili estis malfeliĉaj. Tamen la hundo kaj la kato sciis, ke la vilaĝestro estis persono, kiu ŝtelis la rondan vitron. Ili ambaŭ kaŝe sekvis la vilaĝestron al lia domo. Kiam ili atingis la domon de la vilaĝestro la hundo devigis la katon serĉi la rondan vitron en la domo, la kato akceptis la devigon de la hundo. La kato malrapide eniris en la domon. Unue ĝi devis serĉi enirejon. Feliĉe, ĝi trovis sed estis tro malgranda, do estis malkonvene por eniri. Samtempe, rato eliris el tiu enirejo, la kato tuj kaptis la raton kaj diris, ke “mi manĝos vin”. La rato time petis sian vivon, la kato ne sciis kion fari, ĝi do devigis la raton serĉi la rondan vitron en la domo. Finfine, la rato sukcesis serĉi la rondan vitron, La kato diris “Koran dankon”, kaj la rato donis al la kato la rondan vitron. Kiam ili eliris el la domo, la vilaĝestro vidis, ke la hundo dormis antaŭ la domo. Samtempe, la kato eliris el la elirejo kaj rimarkis, ke vilaĝestro revenas, sed la hundo ne atentis pri tio. La kato korelis kaj saltis preter la kapo de la hundo rapide, kaj la hundo subite vekiĝis. La kato rekte iris al la domo de la gemaljunuloj kaj redonis la rondan vitron al ili. Poste kiam la hundo revenis, la kato diris “Ni estas malamikoj”…--Valso
========================
ประกาศ
Anonco
========================
ในวันที่ 11 สิงหาคม 2561 ทางชมรมจะจัดคอร์สเรียนภาษาเอสเปรันโตขั้นพื้นฐาน สอนโดยอาจารย์ชาวฝรั่งเศส อ่านรายละเอียดและสมัครได้ทาง คลิก
En la 11-a de Aŭgusto, ni havas ŝancon inviti francan instruiston por instrui Esperanton al tajlandanoj en Bangkoko. La kursejo estas proksime de la konata universitato de Tajlando "Chulalongkorn". Nun kelkaj jam aliĝis al la kurso.
========================
Alvoko
========================
Vi povas kontribui vian artikoletonn pri ĉio por nia bulteno! ĉiaj temoj estas bonvenaj, ĉu pri via vivo, amiko, intereso, Esperanto-kunveno, ĉio estas bonaj!
Sendu vian artikoleton al tiu ĉi ligilo. Ni atendas vin!
ขอเชิญพี่ ๆ น้อง ๆ มาเขียนบทความสั้น ๆ ลงวารสารของเราครับ โดยเขียนในแนวทางของ นิตยสาร Kontakto
โปรดทดลองใช้ vortareto.tk พจนานุกรมเอสเปรันโต-ไทยออนไลน์ (รุ่นทดลองใช้)
========================
Vi povas kopii aŭ traduki ĉiujn artikolojn en la bulteno Verda Elefanto, se vi mencias ligilon de la paĝo.
========================