Ĉiumonata reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo
วารสารออนไลน์ชมรมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ
Verda Elefanto
========================
N-ro 7 februaro 2019
ฉบับที่ 7 เดือนกุมภาพันธ์ 2562
========================
Saluton, karaj legantoj de la dua numero de Verda Elefanto por la jaro 2019! Mi tre ĝojas, ke pli kaj pli klubanoj skribas en tiu ĉi nekonata reta bulteno inter esperantistoj. Do, se vi, kara leganto, havus komentojn, sugestojn aŭ kuraĝigajn vortojn por verkinto de artikolo aŭ por ĉiuj tajlandaj esperantistoj. Bonvolu sendi al ooo ooo. Ni vin atendas!
Nu, por tiu ĉi numero ni kiel kutime prezentos al vi fotojn de E-agadoj en Bangkoko kun klarigoj, kaj mesaĝo de vojaĝinto el Usono, kiu venis al Bangkoko. Ni esperas, ke vi povas trovi ion interesan en nia simpla reta bulteno.
Mi elkore dankas al s-ro xxx kaj xxx, kiu provlegis la bultenon. Ni espeas, ke iu povas kunlabori kun ni pri provloegado.
- redaktinto de Verda Elefanto.
< ・ j ・ >〜Baahaha!!
========================
Novaĵoj
========================
Esperanto-kurso en Bangkoko!
Inter la 2-a kaj 3-a de februaro okazis intensa Esperanto-kurso en la bibiloteko de la universitato Srinakharinwinrot, Bangkoko. En la kurso ĉeestis 3 interesatoj. Ili estis: studento el la universitato Srinakharinwinrot, studentino de la universitato Thammasat, kaj instruisto de la angla lingvo, kiu jam eklernis Esperanton pere de Duolingo. Do, mi dankas al ĉiuj kiuj interesiĝis pri la kurso.
Ni elkore dankas al kara instruistino el Germanio Martina Sachs-Bockelmann, kiu estas filino de Rüdiger SACHS, iama prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).
Ŝi instruis al ni Esperanton kun interesa metodo, kiu uzis kartojn por montri kiel krei vortojn, kiel funkcias la finaĵoj,
kaj ankaŭ kun mallonga rakonto, tamen, interesa de Esperanto-lernolibro por germanoj ‘Tesi, la testudo’, temas pri testudoj, virtestudoj, testudinoj, testudidoj, kaj testudaro. Mi opinias, ke ŝia metodo estis tre interesa por mi.
Fine, mi volas danki al s-ro Serichai, la studento de la universitato Srinakharinwinrot kiu provizis al ni la belan ĉambron en la biblioteko por instrui. Esperas, ke ni povos revidi iam kaj ie en Esperantujo! :)
- VVarut
==============================
M e s a ĝ o
d e
e s p e r a n t i s t a v o j a ĝ i n t o !
==============================
Saluton, Verda Elefanto!
Verda Elefanto: Saluton!!
Jen mesaĝo por Dennis (germana esperantisto loĝanta en Bangkoko, kiu gastigis lin, kiam li alvenis en Bangkokon), sed mi volis partopreni kun la aliaj grupanoj (Li sendis tiu ĉi mesaĝon al nia babileja grupo):
Saluton, Dennis, la germano! ;)
Multe okazis kun ni (Li vojaĝis kun sia edzino) ekde ni estis en Bangkoko kun vi ĉiuj. Ni vojaĝis al la urbo Chiang Mai trajne kaj buse. Ni restis ĉe kelkaj urbetoj kaj urboj sur la vojo al Chiang Mai... Ĉe la urbo Sukothai ni luprenis mopedon, kaj mi veturigis la mopedon tra la montoj... Ĝi estis bela vojaĝo!! Tamen, mi marĉis perpiede en la parko Ramkam Haeng
Ni alvenis en Chiang Mai, tiam ni esploris la urbon kaj la montojn ĉirkaŭajn. Ni luprenis alian mopedon, do ni povis vidi pli da aĵoj, kaj marĉis supren al la monto Doi Pui...
Tamen... estis kelkaj rubaĵoj sur la kurbo de la vojo, nia antaŭa flanka rado glitis sur ĝin, kaj la tuta mopedo subite iris horizonte! La pezo de la tuta mopedo frakasis kaj krapis min sur la cementa vojo... mia kokso tre doloriĝis. Sed skrapvundoj doloris mian dekstran brakon... La bona novaĵo estis, ke Abby (lia edzino) ne estis dolorigita... Sed ŝia mano nur estis skrapita iomete..
Do, mi ripozis iomete kaj metis glacion al mia kokso kaj nun mi estas resanigita!! Estas ne-kredeble! Mi estis tre maltrankila por la unua semajno... Sed nun mi scias, ke mi estos en ordo por la venontaj aventuroj... Do mi estas feliĉa!
Nun Abby kaj mi iras al Laoso, kaj poste al Vjetnamio. Dankon denove por gastigi nin en Bangkoko, ni havis tre bonan tempon kun vi kaj via familio!
Jen bildoj de mi kaj miaj vundoj :) (Mi jam metis ilin inter la mesaĝo)
Amike
Jeff :)
La 30-an de januaro 2019.
(Jeff venas el Usono, Flagstaff, Arizona)
Verda Elefanto: Mi jam legis vian mesaĝon! Ŭaŭ, estis tre plenaventurema, ĉu ne? Estis bedaŭrinde, ke ni ne povis vid-al-vide renkontiĝi. Nu, mi esperas, ke vi ŝatis vian aventuron en Tajlando. Mi ja sciis, ke vi havis agrablan vojaĝon en la urbo Chantaburi. Kaj ni nepre renkontiĝu iam en Bangkoko.
< ・ j ・ >〜Baahaha!!
====================================
Jen nova emblemo de Bangkoka Eperanto-Klubo
====================================
Jen nia klubano, kiu nun studas por magistra nivelo pri financo en Londono, komputile faris ĝin.
========================
Lernada Angulo
มุมเรียนภาษา
========================
การใช้ตัวลงท้าย -n หลังบุพบท
บุพบทในภาษาเอสเปรันโตนั้นจะมีอยู่ด้วยกัน 2 อยู่ความหมายหญ่ ๆ คือ 1. บุพบทที่ใช้รวมกับคำที่เป็นคำที่ไม่ได้ใช้ตัวลงท้าย -n (Nominativo) โดยจะให้ความมหายถึงสถานที่ที่ปรากฏของสิ่งใดสิ่งอยู่ ซึ่งจะเป็นเรื่องพื้นฐานที่เราเริ่มเรียน ส่วนความหมายที่ 2 คือบุพบทที่สามารถใช้รวมกับคำที่ลงท้ายด้วยตัวลงท้าย -n ได้ ซึ่งจะให้ความหมายถึงสถานที่ที่สิ่งใดสิ่งหนึ่งเคลื่อนที่เข้าไปในสถานที่นั้น โดยบุพบทที่สามารถใช้ร่วมกับคำที่ลงท้ายด้วย -n ได้แก่ sur, sub, en, apud, antaŭ, malantaŭ, post, inter, trans, ekster, super, ĉirkaŭ, kontraŭ
sur la tablo - บนโต๊ะ
sur la tablon - (เคลื่อนที่ไปยัง)บนโต๊ะ
sub la domo - ใต้บ้าน
sub la domon - (เคลื่อนที่ไปยัง)ใต้โต๊ะ
สำหรับบุพบทที่ไม่สามารถตามด้วยคำที่ใช้ตัวลงท้าย -n ได้ ได้แก่ al, ĝis, de, el ,da, pri,
pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ, tra, preter
pri la knabo - เกี่ยวกับเด็กชาย
al la urbo - ไปยังเมือง
kun mia amiko - กับเพื่อนของฉัน
Atenton!
ข้อควรระวังสำหรับการใช้ตัวลงท้าย -n
(โปรดอ่าน Lernada Angulo ฉบับเดือนมกราคม เราจะใช้ตัวลงท้าย -n ตอนไหนได้บ้าง)
หากมีคำนามที่ใช้ตัวลงท้าย -n คำทุกคำที่ขยายของคำนาม ไม่ว่าจะเป็นคำคุณศัพท์ บุรุษสรรพนาม และคำตาราง จำเป็นต้องลงท้ายด้วยตัวลงท้ายให้เหมือนกัน และตัวลงท้าย -n จะต้องอยู่หลังจากตัวลงท้าย -j (ตัวลงท้ายแสดงพหูพจน์)
Mi aĉetis tiun grandan domon. - ฉันซื้อบ้านหลังใหญ่หลังนั้น
Mi aĉetis tiujn tri grandajn domojn. - ฉันซื้อบ้านหลังใหญ่สามหลังนั้น
Mi iras en mian belan domon. - ฉันเข้าไปในบ้านที่สวยงามของฉัน
Mi promenis tre longan tempon. - ฉันเดินเล่นเป็นเวลานานมาก
Mi promenis kelkajn tagojn. - ฉันเดินเล่นอยู่สองสามวัน
Iun belan tagon mi revenos. - ฉันจะกลับมาในวันที่สวยงามวันหนึ่ง
สำหรับการใช้ตัวลงท้าย -n จะต้องระวังเป็นพิเศษ เพราะอาจจะทำให้ความหมายเปลี่ยนไปโดยสิ้นเชิงได้
Mi ŝatas manĝi tion pli ol vi. - ฉันชอบกินสิ่งนั้นมากกว่าคุณ (Mi ŝatas manĝi tion pli ol vi ŝatas manĝi tion.)
Mi ŝatas manĝi tion pli ol vin. - ฉันชอบกินสิ่งนั้นมากกว่าชอบกินคุณ (Mi ŝatas manĝi tion pli ol mi ŝatas manĝi vin)
Mi amas ŝin same forte kiel vi. - ผมรักเธอมากเหมือนกับคุณ (...เหมือนกันกับที่คุณรักธอ)
Mi amas ŝin same forte kiel vin. - ผมรักเธอมากเหมือนกับที่รักคุณ
Vi farbas la domon ruĝan. - คุณทาสีบ้านสีแดง (บ้านหลังนั้นสีแดงอยู่แล้ว)
Vi farbas la domon ruĝa. - คุณทาสีบ้าน(ให้เป็น)สีแดง (ใช้สีแดงทาบ้าน)
- วรุฒ
========================
ประกาศข่าวกิจกรรม
========================
Saluton! สวัสดีครับ ผมมีนัดพบปะกับอ.ตรีรัตน์ วันอาทิตย์ที่ 10 มีนาคม เจอกันที่หน้าสมาคมผู้บำเพ็ญประโยชน์ ตรงอนุสาวรีย์ เวลา 9:00 ใครสนใจมาร่วมได้นะครับ เราจะคุยกันในเรื่องภาษาเอสเปรันโตและเรื่องกิจกรรมที่จะทำกันต่อไป
-
Renkontiĝo por marto! Mi kaj Trirat renkontiĝos unue antaŭ la Asocio de Tajlandaj Skoltinoj (poste ni serĉos taŭgan kafejon por babili), la 10-an de marto je la 9:30. Ni parolos pri Esperanto kaj aliaj planoj por la klubo, kompreneble, en Esperanto. Se iuj havas intereson kaj tempon, bonvolu ĉeesti.
- VVarut
========================
พี่ ๆ น้อง ๆ ที่รักครับ หากมีข้อเสนอแนะหรือคำแนะนำสามารถส่งมาได้ที่ verdaelefanto(a)gmail.com พวกเรารออยู่นะครับ
Karaj legantoj, se vi havas komenton aŭ ideon pri tiu ĉi bulteno, nepre sendu ilin al verdaelefanto(a)gmail.com Ni atendas viajn komentojn!
========================
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.