Ĉiumonata reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo
วารสารออนไลน์ชมรมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ
Verda Elefanto
========================
N-ro 9 aprilo 2019
ฉบับที่ 9 เมษายน 2562
========================
Saluton, karaj legantoj de la naŭa numero de la bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo Verda Elefanto! Mi pardonpetas pro tio ke mi prokrastis la publikigon de tiu ĉi numero. Kiel sciite, ke en la monato aprilo estas nova jaro por tajlandanoj (ankaŭ por birmanoj, laosanoj, kambaĝanoj kaj ankaŭ por aliaj tajaj triboj). Ni nomas la tagojn "Songkran" (taje: สงกรานต์). Mi prezentos la rakonton pri la deveno de la tagoj, kiu estis tradukita en Esperanton.
Mi elkore dankas al s-ro ooo, kiu provlegis la bultenon.
- redaktinto de Verda Elefanto.
< ・ j ・ >〜Baahaha!!
========================
Anonco
========================
En majo mi ŝatus anonci, ke okazos en Bangkoko Esperanto-kurso en ĝi instruos s-ro Bharuj Rojanasoonthon (Ĵaz).
Kelkaj interesatoj jam aliĝis al la kurso. La detaloj de la kurso mi informos al vi poste.
========================
ประกาศข่าวกิจกรรม
========================
ขอเชิญผู้สนใจเข้าร่วมกิจกรรม คอร์สเอสเปรันโตพื้นฐาน
ในวันที่ 11, 18, 25 พฤษภาคม และ 1 มิถุนายน 2562
ตั้งแต่เวลา 10:00-12:00 สถานที่สมาคมผู้บำเพ็ญประโยชน์ (อนุสาวรีย์)
สอนโดยคุณภารุจ โรจนสุนทร
สมัครฟรีได้ที่ https://bit.ly/2VJ0f4j
แล้วมาพบกับความสนุกผ่านการเรียนภาษาเอสเปรันโตด้วยกันนะครับ
Ĝis baldaŭ!
========================
La deveno de Songkran-tagoj
========================
Jen estas tradukita rakonto en Esperanto de Warut Bunprasert.
Antaŭlonge estis riĉulo, kiu kvankam estis tre riĉa, li tamen estis kompatinda ĉar li ne havis filon. Iutage malriĉulo, kiu havis multe da gefiloj, kaj loĝis proksime de la riĉulo, mokis lin, dirante:
“ Ho, ho, vi estas tre riĉa, vi havas multe da mono. Sed tio ne estas utila por vi ĉar vi ne havas neniun, kiu povos daŭrigi vian rason. Ha ha ha...!”
La riĉulo aŭdis tion kaj sentis sin malfeliĉa. Por tio li faradis ritajn ceremoniojn por peti filon el la dio, sed tio ne havis efektivan rezulton.
Do, la riĉulo turnis sin al dio Phra Saj kun rita ceremonio petante el la dio, ke li favoru doni al li filon. La dio Phra Saj ekkompatis la riĉulon, kiu bedaŭrinde ne povis havigi al si filon, kaj por tio li tuj iris al la Ĉielo por peti naskiĝon el dio Pra In (Indro). Pra In akceptis kaj donis anĝelon Thamaban Khuman por ke li naskiĝu kiel filo je la riĉulo.
La riĉulo petas al la dio Phra Saj
Tempo pasis, Thammaban Khuman kreskiĝis kaj li estis tre saĝa filo. Li sukcesis finstudi la sanktajn librojn Vedoj, kiam li havis nur 7 jarojn, kaj kapablis paroli ankaŭ la birdan lingvon. Tiun ĉi mirindan kapablon tuj aŭdis Thaŭ Khabinla Phrom (Brahmao) kaj li volis elprovi la saĝecon de Thammaban Khuman. Li venis al la Tero por starigi 3 demandojn al Thammaban Khuman:
1) kie estas Rasi (beleco, boneco) matene?
2) kie estas Rasi meztage?
3) kie estas Rasi vespere?
Do, Thammaban Khuman akceptis la elprovon kaj laŭ ilia interkonsento, se Thammaban Khuman ne sukcesus respondi ĝuste al la tri demandoj inter sep tagoj, lia kapo estus fortranĉita kiel oferaĵo al Thaŭ Khabinla Phrom. Sed se Thammaban Khuman sukcesus respondi ĝuste, tiam la kapo de Thaŭ Khabinla Phrom estus fortranĉita kiel oferaĵo al Thammaban Khuman.
Pasis ses tagoj, Thammamban Khuman ankoraŭ ne sukcesis trovi la kaj pro tio li promenadis tien kaj reen. Poste li ripozis sub granda arbo, kie hazarde li aŭdis babiladon de birdoj.
"Hu, hu, morgaŭ ni ne devos serĉi manĝaĵojn ĉar ni certe manĝos la korpon de Thammaban Khuman, kiu ne povos respondi ĝuste al la demandoj de Thaŭ Khabinla Phrom"
kaj aldone, ili babilis pri la respondo.
"Ĉu vi scias, ke la respondoj estas treege facilaj? Nu, aŭdu: 1) matene Rasi estas sur la vizaĝo, tiel homoj lavas ĝin; 2) meztage Rasi estas sur la brusto, tiel homoj ŝprucigas akvon sur ĝin; kaj 3) vespere Rasi estas ĉe piedoj, tiel homoj purigas ilin. He, he, tre facila ĉu ne?"
Kiam Thammaban Khuman aŭdis, li tuj skribis ilin.
Thammaban Khuman aŭdas la babiladon de birdoj
Finfine, Thammaban Khuman havis la ĝustajn respondojn. Li fiere respondis al Thaŭ Khabanla Phrom kiu laŭ la interkonsento fortranĉus sian kapon, Tamen se la kapo falus al la Tero, la Tero ja bruliĝus. Se la kapo falus en oceanon, la akvo de la oceano malaperus, kaj se ĝi forĵetiĝus al la aero, pluvo ne plu falus.
Pro tio li vokis siajn sep filinojn por preni la kapon kaj fari kun ĝi dekstruman rondiron ĉirkaŭ la monto Phra Sumen (monto Meru) kaj poste konservi ĝin en pagodon sur monto Kraj Rat (monto Kajlaŝo). Do, kiam la suno moviĝos al la ĉielloko Ŝafo de la zodiako, tiam la sep filinoj prenos la kapon kaj faros la dekstruman rondiron ĉirkaŭ la monto Phra Sumen kaj tiam estos la unua tago de Songkran-tago.
La 7 filinoj de Thaŭ Khabinla Phrom prenas la kapon de sia patro.
--
Songkran-tagoj aŭ Songkran-festivalo estas tradicie Tajlanda Novjaro (ankaŭ en Laoso, Kamboĝo kaj Birmo) En Tajlando Songkran-tagoj okazas inter la 13-a de kaj 15-a de Aprilo ĉiujare. Tiam tajlandanoj vizitas siajn familiojn por lavi la manojn de gepartoj kaj parencoj kaj ricevi iliajn benojn. Ili vizitas templon por doni manĝaĵojn al bonzoj, kie oni ankaŭ konstruas malgrandajn sablajn pagodojn. Tiu estas simbolo pri la pasinta tempo, kiam en temploj estis sablo, kaj vizitantoj revenante hejmen alportis tiun sablon ofte algluita al iliaj piedoj. Pro tio dum la Songkran-tagoj homoj faras sablajn pagodojn por redoni la sablon al la templo. Vespere oni, ĉefe gejunuloj, akvumas, ŝprucigas akvon al amikoj por amuziĝi kaj malvarmigi ĉar aprilo en Tajlando estas kutime la plej varma monato.
========================
Lernada Angulo
มุมเรียนภาษา
========================
Kiel ĝuste uzi la rilatajn vortojn?
การใช้คำเชื่อมความ
ใช้อย่างไรหนอ มาดูกันเลย
คำตารางในกลุ่ม ki- สามารถนำมาใช้เป็นคำเชื่อมความได้ โดยคำเหล่านั้นจะนำมาใช้เป็นคำที่แทนคำนาม คำสรรพนามของประโยคหลัก หรืออาจจะแทนทั้งประโยคเลยก็ได้ และจะทำหน้าที่เชื่อมกับประโยคหลัก
Kiu
จะใช้แทนคำนามหรือคำสรรพนามที่มีความความเกี่ยวกับบุคคลหรือสิ่งของ
Mi vidis knabon, kiu manĝis torton. - ฉันเห็นเด็กที่กำลังกินขนมเค้ก
Ŝi aĉetis la plej belan robon, kiu estis en la vendejo. - เธอซื้อกระโปรงที่สวยที่สุดที่อยู่ในร้าน
เมื่อ kiu เป็นกรรมในประโยครอง ก็ต้องใช้ตัวลงท้าย -n เพื่อแสดงความเป็นกรรม
La filmo, kiun ni spektis hieraŭ, estis tre interesa. - ภาพยนตร์ที่พวกเราดูเมื่อวานนี้(มัน)น่าสนใจมากเลย
Montru al mi la libron, kiun vi ĵus aĉetis. - โปรดโชว์หนังสือที่คุณเพิ่งจะซื้อมาใช้ฉันดูหน่อย
ตัวลงท้าย -j แสดงพหูพจน์
Mi vidis knabojn, kiuj manĝis torton. - ฉันเห็นเด็ก ๆ ที่กำลังกินขนมเค้ก
Montru al mi la librojn, kiujn vi ĵus aĉetis. - โปรดโชว์หนังสือ(หลายเล่ม)ที่คุณเพิ่งจะซื้อมาใช้ฉันดูหน่อย
Kio
ใช้แทนสิ่งที่ไม่ได้บอกชัดเจนมาก่อน
Tio, pri kio li parolis, ŝajnis nekredebla. - เรื่องนั้นที่คุณได้พูดไปดูเหมือนจะเป็นไปไม่ได้
Mi tre bone scias, kio ĝojigas vin. - ผมรู้ดีว่าอะไรทำให้คุณดีใจ
เมื่อ kio เป็นกรรมในประโยครอง ก็ต้องใช้ตัวลงท้าย -n
Mi faros ĉion, kion mi povos. - ผมจะทำทุกสิ่งที่ผมสามารถ(ทำได้)
Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesos. - คุณได้เล่าเรื่องบางอย่างให้ผมได้ฟังซึ่งเป็นเรื่องที่ผมจะไม่ลืมเลย
Kies
แสดงถึงความเป็นเจ้าของ "ซึ่ง…ของ...”
Ĉi tien venos kantistoj, kies kantoj estas tre popularaj. - พวกนักร้องจะมาที่นี้ที่ซึ่งเพลงของพวกเขาเป็นที่นิยมมาก
La knabino, kies haroj estas tre belaj, venis al mia frato. - เด็กสาว(คนนั้น)ที่ซึ่งผมของเธอสวยงามมากมาหาพี่ชายของฉัน
Kiam
ใช้นำประโยครองที่แสดงถึงเวลา "ซึ่งเป็นเวลา, เมื่อ"
En tiu tempo, kiam mi manĝis, ŝi televidis. - ในเวลานั้นเวลาที่ฉันกิน เธอกำลังดูโทรทัศน์
Kiam mi venis al li, li dormis. - ในเวลาที่ฉันมาหาเขา เขากำลังหลับ
Kie
ใช้นำประโยครองที่แสดงถึงสถานที่ "ซึ่งเป็นที่…, ซึ่งที่...”
Mi volis resti tie, kie mi estis. - ผมต้องการอยู่ที่นั้น ซึ่งเป็นที่ที่ผมเคยอยู่
Apud tiu loko, kie li loĝas, estas granda arbaro. - ใกล้ ๆ ที่นั้น ที่ซึ่งเขาอาศัยอยู่ เป็นป่าขนาดใหญ่
เราสามารถแสดงทิศทางการเคลื่อนที่เข้าไปได้โดยการเติมตัวลงท้าย -n
En tiu loko, kien mi venis, estis multe da homoj. - ในที่ที่นั้น ที่ซึ่งผมเข้าไป มีคนอยู่มาก
Kia
แสดงถึงลักษณะ "อย่างที่…, แบบที่...”
Li estis tia, kia mi volis, ke li estu. - เขาเคยเป็นอย่างนั้น อย่างที่ฉันต้องการที่จะให้เขาเป็น
Hodiaŭ ne estas tia bela tago, kia estis hieraŭ. - วันนี้ไม่ได้สวยงามอย่างเมื่อวาน
หาก kia ทำหน้าที่เป็นกรรมในประโยคเราจะก็จะต้องเติมตัวลงท้าย -n เข้าไป
Li manĝis tian bongustan viandon, kian li ankoraŭ neniam antaŭe manĝis. - เขาได้รับประธานเนื้อสัตว์ที่มีรสชาตดี ซึ่งเป็นรสชาตที่เขายังไม่เคยได้รับประธานมาก่อน
ตัวลงท้าย -j แสดงความเป็นพหูพจน์
Mi aŭskultis tiajn kantojn, kiajn mi kutime neniam aŭskultas. - ฉันได้ฟังเพลงเหล่านั้น ซึ่งเป็นเพลงที่ฉันไม่เคยฟังมาก่อน
Kiel
แสดงการเริ่มต้นของประโยครองที่แสดงถึงวิธีการ "อย่างที่..., อย่างเช่น..."
Neniam estos tiel, kiel estis antaŭe. - ไม่เคยจะเป็นอย่างนั้น อย่างที่เป็นมาแต่ก่อน
Li volis nin helpi tiel, kiel li povis. - เขาต้องการช่วยพวกเราอย่างนั้น อย่างที่เขาสามารถ
Kiom
บ่งชี้ถึงจำนวนที่กล่าวมาแล้วในประโยคหลัก "เท่าที่…, อย่างที่…, ในจำนวนที่...” มักใช้คู่กับ tiom
Manĝu tiom multe, kiom vi volas. - โปรดกินเท่าที่คุณต้องการ
Mi donis al ili tiom da bombonoj, kiom mi havis. - ผมให้ลูกอมพวกเขา เท่าที่ผมมี
Kial
ทำไม ในกรณีนี้ใช้เป็นตัวเชื่อมความของเหตุผล
Unu el la ĉefaj kaŭzoj, kial homoj lernas Esperanton, estas tio, ke ĝi estas facile
lernebla. - หนึ่งในเหตุผลหลัก ๆ ที่ทำไมผู้คนถึงเรียนภาษาเอสเปรันโต ซึ่งนั้นก็คือภาษาเอสเปรันโตมันเป็นภาษาที่เรียนรู้ได้ง่าย
- วรุฒ
========================
พี่ ๆ น้อง ๆ ที่รักครับ หากมีข้อเสนอแนะหรือคำแนะนำสามารถส่งมาได้ที่ verdaelefanto(a)gmail.com พวกเรารออยู่นะครับ
Karaj legantoj, se vi havas komenton aŭ ideon pri tiu ĉi bulteno, nepre sendu ilin al verdaelefanto(a)gmail.com Ni atendas viajn komentojn!
========================
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.