La reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo
วารสารออนไลน์ชมรมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ
Verda Elefanto
(la bulteno aperas ekde 2018)
========================
N-ro 13 januaro 2025
ฉบับที่ 13 มกราคม 2568
========================
Saluton, karaj legantoj de nia simpla reta bulteno! En tiu ĉi numero vi povas legi pri niaj renkontiĝoj kun alilandaj amikoj, eĉ en alia lando. Por la lasta rubriko vi povas legi pri la La Historieto de la Tago de Instruistoj en Tajlando. Ĝuu la legadon!
- Redaktanto (ne redaktisto!): Warut Bunprasert
- Provleganto: -
- Specialajn dankojn al Bharuj Rojanasoonthon
Ĝuste la 15-an de decembro 2024 okazis kiel jara kunveno de Bangkoka Esperanto-Klubo "Verda Elefanto". Tio estis Zamenhof-festo. Ĉi-foje en ĝi partoprenis pli ol 20 homoj. ๋Nia festejo estis la hotelo kun la nomo Reno (iomŝajna Esperanta vorto, ni tamen ne sciis, kio estas la deveno de la nomo. Ĉu la posedanto konas/parolas la lingvon?) Plejparte de la partoprenantoj estis lernantoj (8-11 jaraĝaj) de la altenativa bazlernejo Dek Sai Rung el la provinco Nakhon Pathom (norde de Bangkoko), kie instruisto instruas Esperanton kiel intergan lernoobjekton. Ĉi-jare s-ro Bharuj Rojanasunthon membro de Bangkoka Esperanto-Klubo "Verda Elefanto" estis la organizanto. La programero komenciĝis pere de sinprezento de la speciala gasto Martin Rue, brita esperantisto, kiu nun laboras en Bangkoko. Li rakontis al partoprenantoj pri sia Esperanto-lernado. Poste s-ro Bharuj faris mallongan kurson al partoprenantoj, ĉefe por la lernantoj, pere de la rekta metodo. Kaj poste la instruisto kun la lernantoj legis fabelojn en Esperanto kun la taja traduko antaŭ la partoprenantoj. Ni finis la feston pere de la kanto "Feliĉan Naskiĝtagon al Zamenhofo". Konklude, ni festis la Zamenhof-feston kun ĝojo kaj espero pere de motivigo de alilanda esperantisto, kunlernado, kaj kunkantado. Tio ŝajne motivigas al la partoprenantoj, ĉefe, lernantoj, pli profundan lernadon de Esperanto. Ni esperas, ke en Bangkoko multtiĝos la uzantoj de Esperanto.
Oni povas spekti momenton de la festo ĉe la Youtube-kanalo de Martin Rue (brita esperantisto, la tiama laboranto en Bangkoko
25–a de februaro 2024
Esperantistoj renkontiĝas hodiaŭ en Bangkok. Dankon Warut Bunprasert pro viziti min kaj proponi la unuan Esparanto-libron kaj la vortaron en Tajlando tradukitajn de vi. Ankaŭ, koran dankon pro porti mian prezenton. Ĝis revido!
เขาให้ผมดูหนังสือที่เขาใช้เรียนภาษาเอสเปรันโต ชื่อน่าสนใจมาก Esperanto apud Everesto/Li montris al mi sian lernolibron kun interesa titolo "Esperanto apud Everesto"
เขาจะมาเมืองไทยอีก และครั้งหน้าเขาจะมาบรรยายเรื่องราวเกี่ยวกับประเทศเนปาลด้วยภาษาเอสเปรันโต/Li venos al Tajlando post kelkaj monatoj tiam li prelegos pri Nepalo. Tiuj, kiuj havas intereson pri tio, bonvolu sekvi informojn.
Raportis Warut
+++++++++++++++++++++++++++++++++++
15-a de Septembro 2024
มาติดต่องานที่ญี่ปุ่นเลยได้มีโอกาสไปทั้ง SOJO Esperanto-Vegana Kafejo และสถาบันภาษาเอสเปรันโตแห่งประเทศญี่ปุ่น (Japana Esperanto-Instituto)
Mi havis la ŝancon iri al Japanio. Mi do kaptu la ŝancon iri al SOJO Esperanto-Vegana Kafejo kaj Japana Esperanto-Instituto.
Tamen se vi ŝatus scii pli datale pri lia vizito. Bonvolu kontakti kun Bharuj Rojanasunthon
วันที่ 26 มกราคม 2568 ผมและคุณ Hemming ได้มีโอกาสพบปะกับคุณ Johan โปรแกรมเมอร์ชาวสวีเดนจากเมือง Luleå กับภรรยาชาวไทย ซึ่งเดินทางมาท่องเที่ยวที่บ้านเพ ระยอง
La 26-an de januaro 2025 mi kaj s-ro Hemming havis ŝancon renkontiĝi kun s-ro Johan sveda esperantisto, programisto el la urbo Luleå, norda parto de Svedio. Ĉi-foje li vojaĝis kun sia taja edzino, ŝi estas tre afabla. Kun helpo de s-ro Hemming ni tagmanĝis ĉe la restoracio ĝangal-stila, multe da arboj kaj sufiĉe tre granda. Dum nia renkontiĝo mi iom miras ke s-ro Johan eklernis Esperanton antaŭ 18 monatoj. Li lernis pere de Duolingo. Kaj ĉi-foja renkontiĝo estas por li la dua.
Raportis Warut
La Esperanto-lernado en Japanio: Transjara Kurskunveno!
La ŝanco ne ofte venas. Inter la 31-a de decembro 2024 ĝis la 2-a de januaro 2025, mi havis la ŝancon iri al Japanio por partopreni en la famekonata kurso, t.e. “transjara kurskunveno” organizita de Esperanto-Polurariga Asocio (EPA), kiu estas organizaĵo de Oomoto, japana ŝintoisma religio. Inter esperantistoj jam bone konas pri tio, ke Oomoto favore subtenas Eseperanton kiel lingvon por paco kaj indigas al siaj anoj lernu la lingvon, tiel ili aranĝas kursojn por siaj anoj. Tamen ankaŭ ili subtenas alilandanajn esperantistojn partpreni en ĝin. Por mi en tiu ĉi jarfino (2024) mia laborejo (lernejo, mi estas instruisto) havis specialajn feriojn, entute estis 9 tagoj. Mi ŝatus kapti la ŝancon partopreni en la transjara kurskunveno. Mi tuj demandis al la s-ro Okuwaki. Li favore respondis kaj subtenis mian partoprenon. Mi decidis flugi la 30-an de decembro kaj reveni la 4-an de januaro, tamen mi antingis Tajlandon la 5-an de januaro ege frumatene, estis ĝuste por tio, ke la 6-a mi tuj eklaboris!
Nu, ekde tie ĉi mi klopodu skribi pri ĉio, pri kio mi povas ĝis nun memori, ĉar mi ne volas forigesi
Estas iom longa rakonto. Mi ne ŝatus skribi ĉi tie. Se vi ŝatus legi plie. Bonvolu legi ĉe https://blog.warut.net/2025/02/mia-e-lernado-en-japanio-2025-transjara.html
Raportis Warut
16 มกราคม ทุกปีได้ถือว่าเป็นวันครูแห่งชาติ ลองมาอ่านประวัติความเป็นมาของวันครูแห่งชาติกัน
La Historieto de la Tago de Instruistoj en Tajlando
La Tago de Instruistoj unuafoje okazis la 16-an de januaro 1957, sekvante la proklamon (การประกาศใช้กฏหมาย) de la Leĝo pri Instruistoj en la Reĝa Gazeto (ราชกิจจานุเบกษา) en 1945. Ĉi tiu leĝo starigis konsilion (สภา, คณะที่ปรึกษา) en la Ministrejo pri Edukado nomitan "Khurusapha" kiu estis jura personeco. (นิติบุคคล) Ĉiuj instruistoj fariĝis membroj de Khurusapha. La ĉefaj respondecoj de Khurusapha inkluzivis mastrumadon de la instruista profesio, konsiladon pri edukaj politikoj kaj ĝeneralaj sciencoj, zorgadon pri bonfarto de instruistoj kaj iliaj familioj, kaj ankaŭ antaŭenigon de scio kaj unueco inter instruistoj.
Ĉiujare Khurusapha organizis ĝeneralan kunvenon, kie reprezentantoj de instruistoj el la tuta lando prezentis siajn jarraportojn, diskutis problemojn, kaj ricevis respondojn de la estraro de Khurusapha. Tiutempe, la kunvenoj estis okazigitaj en la prelegejo "Samakkhayacharn" ĉe la Universitato Chulalongkorn, sed poste ili estis translokigitaj al la prelegejo de Khurusapha.
En 1956, dum la ĉiujara ĝenerala kunveno de Khurusapha, ĉefministro kaj honora prezidanto de Khurusapha, Marŝalo Plaek Phibunsongkhram, proponis la ideon pri starigo de "la Tago de Instruistoj." Li diris:
"La instruisto estas grava persono, kiu lumigas la vojon en nia vivo. Mi opinias, ke ni devus havi tagon, en kiu ĉiuj lernantoj povus montri respekton kaj dankemon al siaj instruistoj. Same kiel ni omaĝas niajn prapatrojn dum la Novjaro kaj Songkran-festoj, ni devus memori niajn instruistojn, kiuj sindoneme (อุทิศตัว) kontribuis al nia vivo."
Ĉi tiu ideo estis subtenata de multaj instruistoj, kiuj esprimis siajn opiniojn tra la amaskomunikiloj. (สื่อสารมวลชน) Ili ĉiuj petis, ke "la Tago de Instruistoj" estu establita por rekoni la gravecon de instruistoj kiel sindonemaj profesiuloj, kiuj kontribuas al la nacio kaj ĝia popolo. En la sama jaro, la ĝenerala kunveno de Khurusapha aprobis (อนุมัติ) la proponon kaj decidis prezenti ĝin al la estraro por plua traktado. La propono celis festi instruistojn, antaŭenigi unuecon inter ili, kaj plibonigi la komprenon inter instruistoj kaj la publiko.
Fine, la 21-an de novembro 1956, la ministraro decidis deklari (ประกาศอย่างเป็นทางการ) la 16-an de januaro kiel la Tagon de Instruistoj. Ĉi tiu dato estis elektita por honori la proklamon de la Leĝo pri Instruistoj en 1945. La Ministrejo pri Edukado ordonis, ke ĉiuj lernantoj kaj instruistoj havu ferion tiun tagon.
La unua festo de la Tago de Instruistoj okazis la 16-an de januaro 1957 en la Nacia Sporta Stadiono en Bangkoko.
พี่ ๆ น้อง ๆ ที่รักครับ หากมีข้อเสนอแนะหรือคำแนะนำสามารถส่งมาได้ที่ Facebook
พวกเรารออยู่นะครับ
Karaj legantoj, se vi havas komenton aŭ ideon pri tiu ĉi bulteno, nepre sendu ilin al nia Facebook-paĝo. Ni atendas viajn komentojn!
========================
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.