Ĉiumonata reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo
วารสารออนไลน์ชมรมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ
Verda Elefanto
========================
N-ro 8 marto 2019
ฉบับที่ 8 มีนาคม 2562
========================
Saluton, karaj legantoj de la tria numero de Verda Elefanto por la jaro 2019, aŭ la oka numero laŭ la vica numero de la unua! Mi tre ĝojas, ke pli kaj pli klubanoj skribas en tiu ĉi nekonata reta bulteno inter esperantistoj, kaj ankaŭ estis multaj legintoj de aliaj mondpartoj, laŭ la statistko la vizintoj de la retejo venis de Usono, mi esperas, ke ili ŝatis nian retejon kaj ankaŭ la bultenon. Mi esperas, ke mi povas daŭrigi tiun ĉi bultenon pro subtenoj de niaj karaj legantoj.
En tiu ĉi numero ni prezentos al vi foton de la marta renkontiĝo okazinta en Bangkoko kun iom klarigo; filmeto pri Esperanto-kurso; eseo pri Esperanto de tajlanda knabo; kaj kiel kutime mi faris Lernadan Angulon, kiu temas pri baza gramatiko en la taja lingvo. Ni esperas, ke vi povas trovi ion interesan en nia simpla reta bulteno.
Mi elkore dankas al profesorino Dao, kiu provlegis la bultenon.
- redaktinto de Verda Elefanto.
< ・ j ・ >〜Baahaha!!
========================
Novaĵoj
========================
กิจกรรมพบปะเดือนมีนาคม
Temas pri la marta renkontiĝo, pri kiu mi jam anoncis en la lasta bulteno. Jen laŭ la foto ni renkontiĝis ĉe la kafejo Starbuck, ĉar la kafejo estis taŭga por longa diskuto, kvamkam la prezo de la kafo estas iom alta. Nu, ni opiniis, ke ni ne trinikas ĝin ĉiutage! En la renkontiĝo ĉeestis 5 personoj: Cristian, s-ino Ke (edzino de Cristian), filo de Cristian, Trirat, kaj VVarut, Ni laŭ la plano diskutis pri novaj planoj por la klubo. Tio estas: plano por organizi Esperanto-kurson en Bangkoko kaj kun ekperimenta motivig-metodo por motivigi lernontojn; plano por fari T-ĉemizon por esti memoraĵo de la klubo; plano por fari grandan Verdan Flagon. La diskuto estis sufiĉe fruktoplena. Ĉiukaze, ne nur diskuto okazis sed ankaŭ parol-ekzerco. La edzino de Cristian pene parolis kun mi pere de Esperanto kun helpo de vortaro en la fama lernolibro en la taja traduko de Stano Marĉek <<Esperanto per rekta metodo>>. Nu, la plej defia afero por la klubo estas paroligi klubanojn en Esperanto bone. Tiu motivigis nin pripensi kielmaniere povas atingi la sukceson. Do, ni planis, ke ni renkontiĝos novstile, por paroligi. Ni vidu en la venonta renkontiĝo.
========================
Esperanto-filmeto!
คลิปบรรยากาศคอร์สเรียนภาษาเอสเปรันโต สอนโดย อ. Alex ชาวฝรั่งเศส 11 สิงหาคม 2561
Lasttempe aperis en Jutubo la filmeto pri Esperanto-kurso en Bangkoko okazinta la 11-an de aŭgusto 2018. En ĝi instruis franca esperantisto Alex. Tiam li kun la edzino Camille vojaĝis tra Azio. Kiam li venis al Bangkoko, la klubo invitis lin instrui Esperanton por interesatoj. Jen estas tiu momento! Dankon al Alex kaj Camille pro la memorinda momento de filmeto.
(La filmeto estas en la angla.)
========================
Eseo el tajlanda knabo
========================
Mi estis ĝoja, kiam iu persono kontribuis ion al la bulteno. Tio ja ne estas nur por la klubanoj mem, sed ankaŭ por legantoj de diversaj landoj.
Jen estas eseo de la knabo, kiu partoprenis lastan aŭguston en la Esperanto-kurso, en kiu instruis unutge franca esperantisto Alex. Lia nomo estas เสือ. Vi povas trovi lin en la supra filmeto en la rubriko <<Novaĵo - Esperanto-filmeto>>. La eseo estas en la taja lingvo. Kial?, ĉar la eseo estis lerneja hejmtasko, do, la instruisto devis legi. La temo de la eseo estas <<La bono, kun mi faris>>, kiu estas skribita pri Esperanto-lernado. Ne bedaŭru, ĉar estas Esperanta traduko kaj ankaŭ mi aldonas orginalan manskribaĵon en la taja lingvo.
-------------------------------------------------
Ĵaŭdon la 24-an de febuaro 2019.
Esperanto : la granda lingvo.
La bono, kiun mi faris: pacigi la mondon per lernado de Esperanto.
Esperanto estas la lingvo, kiu ne naskiĝis nature. La kreinto nomiĝis Zamenhof. Li estis polo. Li kreis ĝin en la jaro 1887 por ke la lingvo estu la facila kaj komuna por homaro, kiel la dua lingvo por ĉiuj.
En Tajlando homoj konas Esperanton malmulte, sed en kelkaj landoj homoj multe konas ĝin. Kaj ekzemple en Facebook estas menuo en Esperanto, kiun mia patrino uzas.
Mi ekkonis Esperanton pro mia patrino, ŝi rakontis al mi. Mia patrino konis ĉi tiun lingvon pere de memlernado kun helpo de libroj. Mia patrino ekkonis ĉi tiun lingvon, kiam ŝi estis studentino, ĉar mia patrino studis en la fakultato de lingvoj de la universitato Chulalongkorn.
Tial ŝi volis, ke mi lernu ĉi tiun lingvon. Ŝi mem instruis al mi, kaj akompanis min al la 1-taga kurso, en kiu franca esperantisto instruis. La kurso estis organizita de Bangkoka Esperanto-Klubo. La instruisto instruis pere de la angla lingvo, mi povis kompreni ĝin.
Esperanto havas similaĵojn same kiel la lingva familio “hind-eŭropa lingvaro”, ekzemple la vorto “birdo” similas kiel en la angla vorto “bird”, “fenestro” similas kiel en la germana vorto “fenster”, “bona” similas kiel en la franca vorto “bon”. Kaj ĝia gramatiko estas pli facila ol la lingvoj angla kaj la germana, kiujn mi jam lernis.
Se ni uzus Esperanton kiel komunan lingvon, povas esti, ke paco estos en la mondo, ĉar homoj povas kompreni unu la alian pli bone ol la angla, pro tio ke la lingvo estas pli facile lernebla kaj neŭtrala. Se oni uzus naturan lingvon kiel la komunan lingvon, homoj, kiuj parolas ĝin denaske, havas pli da avantaĝoj ol tiuj kiuj ne porolas ĝin denaske, kaj ankaŭ same pri la lando. Ni uzu artefaritan lingvon, estas pli bone.
La utileco de ĉi-foja Esperanto-lernado estas: plimultigi la parolantojn de Esperanto, kaj esti parto de homoj, kiuj pacigas la mondon.
Mi amuziĝas kaj fieras, ke mi povis lerni novan lingvon rapide.
Gratulojn!!!
========================
Lernada Angulo
มุมเรียนภาษา
========================
Kiam uzi la verban finaĵon –u?
เราจะใช้ตัวลงท้าย –u เมื่อใด
ตัวลงท้ายของกริยา –u มิได้บ่งชี้ถึงกาล (ช่วงเวลา) ของการกระทำ เราใช้ตัวลงท้ายนี้เพื่อแสดงถึงความต้องการ ไม่ว่าจะเป็นการสั่ง การขอร้อง หรือความปรารถนา
Rakontu pri via vojaĝo! - โปรดเล่าเรื่องที่คุณไปเที่ยวมา!
Diru vian nomon! - บอกชื่อคุณมา!
สำหรับประโยคด้านล่างนี้จะไม่ได้ระบุประธานเอาไว้ แต่เราจะเข้าใจได้ว่าเป็นบุรุษที่สอง Vi (คุณ)
Venu rapide! = Venu vi rapide! (คุณ มาเร็ว ๆ หน่อย!)
Manĝu! = Manĝu vi! (คุณ กินซะ!)
Estu kun mi! = Vi estu kun mi! (คุณ โปรดอยู่กับผม!)
Kara, donu al mi tion. = Kara, vi donu al mi tion. (คุณ โปรดให้สิ่งนั้นแก่ฉัน)
ข้อสังเกต เราสามารถละคำบุรุษสรรพนาม Vi ใด้ในเฉพาะประโยคหลักเท่านั้น ในประโยครองเราจำเป็นที่จะต้องระบุ
Legu la libron. - คุณ โปรดอ่านหนังสือ.
Mi volas, ke vi legu la libron. - ผมต้องการให้คุณอ่านหนังสือ
สำหรับคำบุรุษสรรพนามอื่น ๆ (บุรุษที่ 1 Mi, Ni; บุรุษที่ 3 Li, Ŝi, Ĝi, Ili) ไม่ว่าจะเป็นในประโยคหลักหรือประโยครอง จำเป็นจะต้องระบุคำบุรุษสรรพนามนั้นลงไป มิเช่นนั้นผู้ฟังอาจจะเข้าใจว่าเป็นการกล่าวถึงบุรุษที่ 2 โดยจะมีความหมายว่าเป็นการสั่งตัวเองว่าต้องทำอย่างแน่นอน จะต้องเป็นไปให้ได้
Ni komencu! - พวกเรามาเริ่มกันเลย
Mi estu! - ฉันจะเป็นให้ได้!
Ĉu ni jam iru tien? - พวกเราไปที่นั้นกันแน่แล้วหรือยัง
Ili mem faru tion! - พวกเขาเองจะต้องทำสิ่งนั้น
Kiel mi komprenu tion? - ผมจะต้องเข้าใจสิ่งนั้นได้อย่างไรดี
Ŝi aĉetu, kion ŝi bezonas. - เธอจะต้องซื้อในสิ่งที่เธอต้องการ
เราใช้คำเชื่อม ke (ว่า) และ por ke (เพื่อที่ว่า) เริ่มต้นประโยครองที่ใช้ตัวท้าย –u โดยที่ไม่ต้องคำนึงถึงตัวลงท้ายแสดงกาลของประโยคหลัก เพื่อแสดงความต้องการให้ทำ หรือจุดมุ่งหมายที่ต้องการจะให้เกิดขึ้น
Ili volas, ke vi laboru. - พวกเขาต้องการให้คุณทำงาน
Mi multe legos, por ke poste mi povu bone prelegi. - ฉันอ่านหนังสือมาก เพื่อที่ต่อไปฉันจะสามารถแสดงการบรรยายได้ดี
Skribu la leteron tuj, por ke ni sendu ĝin ĝustatempe. - (คุณ) จงเขียนจดหมายมาเดี๋ยวนี้ เพื่อที่พวกเราจะส่ง(จดหมาย)ได้ภายในเวลาที่ถูกต้อง
Ŝiaj gepatroj petis, ke li morgaŭ vizitu ilin. - พ่อแม่ของเธอขอร้องว่าให้เขามาหาพรุ่งนี้
เพื่อในคุณสามารถเข้าใจการใช้ตัวลงท้าย -u ในประโยครองได้ดียิ่งขึ้น โปรดลองเปรียบเทียบประโยคตัวอย่างต่อไปนี้
Ŝi diris, ke ŝi venos morgaŭ. - เธอบอกว่า เธอจะมาพรุ่งนี้
Mi petis, ke ŝi venu morgaŭ. - ฉันขอร้องให้เธอมาพรุ่งนี้ (แสดงถึงความต้องการให้มา)
Mi ĝojas, ke vi bone fartas. - ผมดีใจที่คุณสบายดี
Mi deziras, ke vi fartu bone. - ผมปรารถนาให้คุณสบายดี (แสดงถึงความต้องการให้สบายดี)
Mi kuris tiel rapide, ke li ne povis kapti min. - ผมวิ่งอย่างเร็ว เพื่อที่คุณจะไม่สามารถจับผมได้
Mi volis kuri tiel rapide, ke li ne povu kapti min. - ผมต้องการวิ่งให้เร็ว เพื่อที่เขาจะไม่สามารถจับผมได้ (แสดงถึงความหวังว่าเขาจะต้องไม่สามารถจับได้ทัน)
สำหรับการใช้กริยา bonvolu จะใช้สำหรับการแสดงความต้องการหรือการข้อร้องอย่างสุภาพ และกริยาที่มาต่อกริยา bonvolu จะต้องลงท้ายด้วย -i เท่านั้น
Bonvolu sidi ĉi tie! - กรุณา/โปรดนั่งที่นี่
Bonvolu veni morgaŭ - โปรดมาพรุ่งนี้
Bonvolu esti ĝentila! - กรุณาสุภาพ
- วรุฒ
========================
ประกาศข่าวกิจกรรม
========================
========================
พี่ ๆ น้อง ๆ ที่รักครับ หากมีข้อเสนอแนะหรือคำแนะนำสามารถส่งมาได้ที่ verdaelefanto(a)gmail.com พวกเรารออยู่นะครับ
Karaj legantoj, se vi havas komenton aŭ ideon pri tiu ĉi bulteno, nepre sendu ilin al verdaelefanto(a)gmail.com Ni atendas viajn komentojn!
========================
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.