La reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo
วารสารออนไลน์ชมรมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ
Verda Elefanto
========================
N-ro 11 junio 2020
ฉบับที่ 11 มิถุนายน 2563
========================
Saluton, karaj legantoj de la simpla reta bulteno! Post 1 jaro mi ĉesigis la publikigon de la bulteno, sed nun ĝi revenas! Kaj por ĝia reveno mi intencas aldoni la tradukojn aŭ klarugojn en la taja en ĉiuj rubrikoj. En tiu ĉi numero vi povas trovi artikolojn pri Esperanto-agado en aprilo kaj majo, en kiu oni lernis Esperanton per la fama programo Zoom.
--
สวัสดีครับพี่ ๆ น้อง ๆ ผู้อ่านวารสารชมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ Verda Elefanto ที่น่ารักทุท่าน หนึ่งปีที่ผ่านมาผมได้หยุดทำการเผยแพร่วารสารไป แต่ตอนนี้กลับมาแล้วครับ ในฉบับนี้เรามีบทความเกี่ยวกับการเรียนการสอนภาษาเอสเปรันโตผ่านทางอินเตอร์เน็ตโดยใช้โปรแกรม Zoom
- Redaktanto: Warut Bunprasert
- Provleganto: Wongsakorn Teerakanok
- Specialajn dankojn al Bharuj Rojanasoonthon
< ・ j ・ >〜Baahaha!!
========================
La reta kurso de Esperanto en Tajlando dum aprilo – majo
========================
Kion vi faras dum pandemia krizo? Multaj homoj lernas per retaj kursoj por altigi siajn sciojn. Lingva kurso estas unu el popularaj kursoj, kiujn homoj lernas dum siaj kvarantenoj.
La informilo pri la kurso
Tial ni, Verda Elefanto, prenis ĉi tiun okazon organizi Esperanto-kursojn por interesatoj per la taja lingvo en aprilo kaj majo. En la aprila kurso ni havis 5 lernantojn el malsamaj profesioj; lernanto, verkisto, oficisto kaj bestkuracisto. La kurso disponeblis per la programo Zoom sed per la senpaga versio. Tial ni povis uzi nur 40 minutojn kaj ni devis rekonekti denove. Sed estis malsame por la maja kurso, en tiu monato, s-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Irana Esperanto-Asocio (IREA) subtenis pagan version de la programo Zoom, kiu donis al ni pli longan kurson. Do, maje, ni faris 2 malsamajn kursojn; la unua estis por komencanto, kiu okazis vendrede je 20.00-22.00 laŭ bangkoka tempo, kaj la dua estis la kurso por lernantoj, kiuj lernis en la aprila kurso. Ni tute havis 7 lernantojn; 3 malnovaj kaj 4 novaj lernantoj.
La komencanta kuros en aprilo
La meza kurso en majo
La kurso finiĝis sukcese. Ni volas danki al s-ro Cosetti kaj Irana Esperanto-Asocio (IREA), kiuj plibonigas niajn kursojn. Ni povis esperantistigi 9 novajn homojn, kaj 3 el ili multe lernis Esperanton. En junio ni volas fari pli multe da kursoj komencantaj kaj ankaŭ retan parolan sesion.
- Bharuj Rojanasoonthon (Ĵaz)
คอร์สเรียนภาษาเอสเปรันโตเดือนเมษายนและเดือนพฤษภาคมจัดโดยคุณภารุจ โรจนสุนทร (แจ๊ส) ด้วยการสนับสนุนด้านโปรแกรม Zoom ในเวอร์ชั่นพรีเมี่ยมจาก Renato Corsetti อดีตประธานสมาคมเอสเปรันโตสากล (Universala Esperanto-Asocio) และสมาคมภาษาเอสเปรันโตอิหร่าน (Irana Esperanto-Asocio) มีผู้เข้าเรียนทั้งหมด 9 คน
เสียงตอบรับจากคุณ Shen Ke Ming ผู้เข้าเรียนในคอร์ส
เรียนออนไลน์ต่อตัวก็ดีนะคะ จะเข้าใจการสื่อสาร การอ่านและมีคนชี้แจงข้อผิดพลาดเราได้ง่ายขึ้น สื่อสารได้เร็วขึ้นเพราะมีคนโต้ตอบแล้วสะท้อนกลับ เพราะนี่ก็เรียนไม่กี่ครั้งก็ได้ศัพท์เยอะ และเข้าใจประโยคและแกรมม่า แถมพูดได้เร็วขึ้นด้วยค่ะ
========================
La renkontiĝo de esperantistoj antaŭ la invado de la kronviruso.
พบปะผู้พูดภาษาเอสเปรันโตก่อนไวรัสโควิด
========================
En la 5-a de junuaro 2020 mi kaj Ĵaz havis ŝancon renkontiĝi kun esperantistoj el Japanio, Francio.
3 el ili venis de Japanio: Kampo (nia kunfondinto de Verda Elefanto), Kuniko, kaj Kunio (fotanto). 1 virino el Francio (tute maldekstre) Lise (Ŝi kelfoje vizitis Tajlandon pro la bela maro).
Ni bablis en la kafejo proksime de la BTS-stacio Anusawari. Ankaŭ mi faris filmeton.
kaj poste ni vizitis la bibliotekon en Klong Toei, kie Kampo volontulis dum la ferio.
Ni atendis buson.
En la biblioteko Kampo klarigis pri kiel funkcii la volontulado.
Post tiu ĉi renkontiĝo mi ankoraŭ ne povis renkontiĝi vizaĝ-al-vizaĝe kun aliaj esperantistoj pro la kronviruso. Mi sciis, ke kelkaj esperantistoj, kiuj vojaĝos al Tajlando, devis nuligi la vojaĝon. Tio ja estas malĝoja afero, sed tio estas pli bona kaj pli sekura por eviti la ne-videblan kronviruson.
Dum ĉi tiu periodo oni devas fari limigon de sia distanco. Esperas, ke la turura periodo baldaŭ malaperos, kaj ni povos baldaŭ denove renkontiĝi.
- Warut Bunprasert.
พี่ ๆ น้อง ๆ ที่รักครับ หากมีข้อเสนอแนะหรือคำแนะนำสามารถส่งมาได้ที่ Facebook
พวกเรารออยู่นะครับ
Karaj legantoj, se vi havas komenton aŭ ideon pri tiu ĉi bulteno, nepre sendu ilin al nia Facebook-paĝo. Ni atendas viajn komentojn!
========================
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.