Ĉiumonata reta bulteno de Bangkoka Esperanto-Klubo
วารสารออนไลน์ชมรมภาษาเอสเปรันโตกรุงเทพ
Verda Elefanto
========================
N-ro 6 januaro 2019
ฉบับที่ 6 เดือนมกราคม 2562
========================
Saluton, karaj legantoj de la unua numero de Verda Elefanto por la jaro 2019! Kiel kutime, mi ŝatus emfazi, ke tiu ĉi bulteno estas simpla kaj reta. Ankaŭ mi esperas realigi tre belan enpaĝigon kun belaj tiparo kaj profesiaj ilustraĵoj por la bulteno, tamen, tio ankoraŭ ne estas! Tamen la nuna celo por bultenigi aferojn, estas registri aferojn okazintajn en Tajlando, kaj pretigi la lokon por tajlandanoj skribu ion en Esperanto. Kompreneble, ke nuntempe estas multaj ebloj por havigi al si lokon por publikigi siajn skribaĵojn rete. Tamen se iu skribus ion ĉi tie, poste la skribaĵo estos kvazaŭ historia por Bangkoka Esperanto-Movado.
Nu, por tiu ĉi numero ni prezentos al vi fotojn de E-agadoj en Bangkoko, kaj artikoleto de tajlandano, kiu skribis bone pri renkontiĝo kun esperantistoj. Ni esperas, ke vi povas trovi ion interesan en nia simpla reta bulteno.
Mi elkore dankas al s-ro xxx kaj xxx, kiu provlegis la bultenon.
- redaktinto de Verda Elefanto.
========================
Novaĵoj
========================
La 5-an de januaro 2019 okazis la unua kurso, en kiu gvidis tajlandano.
Jen estas la mesaĝo de la gvidanto:
Bildo: Parin Phadungvorasart
Esperanto-kurso en Januaro.
La 5-an de Januaro, la interesatoj, kiuj partoprenis en Zamenhof-festo, komencis lerni Espeanton per la libro “Esperanto per rekta metodo”. Partoprenantoj estis s-ro Hok (prenante la verdan libron “Zamenhofa libro”. Ankaŭ liaj filinoj partoprenis) kiu helpis min trovi la lokon por kursi. Lia fratino, kiu helpis min kompari Esperanton kun alia lingvo. Tiu ĉi familio povas lerni Esperanton rapide! Mi esperas, ke ili parolos Esperanton frue. Ankaŭ mi devas danki al s-ino Kae (fronte sidanta kun la nigra vestaĵo) kaj ŝia filo “Fede” kiu volonte priparolis pri sia sperto en Esperantujo. Speciale, ke Benoit kaj Laura, bicikistoj, kiuj vojaĝas al Japanio, vizitis nin kaj parolis Esperanton kun lernantoj, mi devas danki al s-ro Trirat, kiu akompanis ilin ĉi tien partopreni kune.
La kurso estis komenca, do, temis pri ekzemple: alfabeto, bazaj vortoj, numero, memprezenti kaj Esperanto-kulturo. Por amuzigi ilin lernante la lingvon kaj bonaj respondoj el lernanto. Nome de Bangkoka Esperanto-Klubo “Verda Elefanto” kun plezuro instruis Esperanton al interesatoj, ehhhh mi pensas, ke ni povas koni ilin “Esperantistoj”.
Koran dankon,
Amike,
Ĵaz.
========================
Artikolo de tajlandano!
========================
Multaj malnovaj ĉinaj monaĥoj marŝis kaj rajdis al Barato por lerni pri budhismo. Unu el ili estis
Ŝjuanzango (aŭ Xuanzang), kiu forlasis Ĉinion en 629 kaj ne revenis ĝis 645. Kiel aventurplena vojaĝo. Do, kiam mi aŭdis pri Richard Benoit kaj Laura 2 francaj esperantistoj, kiuj biciklis el Parizo kaj venis al Bangkoko, la ideo min fascinigis kaj mi invitis ilin resti kun mi.
Richard kaj Laura kun siaj bicikloj
Richard kaj Laura vivas en malgranda vilaĝo proksime de Nantes, sur la itinero de la fama siama diplomato Kosa Pan, kiam li iris al Francio kiel ambasadoro de Siamo. Mi nun skribas romanon de tiu periodo kaj mia heroo (fikcia karaktero) iras kun Kosa Pan.
Kosa Pan
Post vojaĝo tra Eŭropo kaj Turkio, Richard kaj Laura pasis tra Azerbajĝano kaj Irano. Ili ŝatis ambaŭ landojn kaj havis multe da bonaj aferoj por rakonti pri homoj en tiuj landoj.
En kampara Ĉinio tri aferoj restis: nur malmultaj homoj, kiuj povas paroli la anglan. La lokanoj ŝatas trinki varmegajn trinkaĵojn, kaj ili ne lasas, ke fremduloj restu kun ili, sed ili pretas pretigi kaj eĉ pagi por hotelo.
Ili poste transiris al Laoso, kie havis bonajn, trankvilajn vojojn idealajn por biciklado. Post Laoso estis Tajlando, en Bangkoko havas la plej komercan kaj plej danĝerajn trafikojn sur ilia vojo.
Nun ili foriras al la provinco Mukdahan, transirante en Laoson kaj al Hanojo, kie ili flugos al Japanio kun siaj bicikloj. Ili revenos al Eŭropo pere de la transsiberia fervojo.
Richard demandis min: “ĉu vi ŝatus viziti Francion”. Kaj mi respondis: "Nur se mi publikigas mian romanon," Mi forveturos de Brest al Parizo kiel Kosa Pan.
- Trirat
========================
Lernada Angulo
มุมเรียนภาษา
========================
เราจะใช้ตัวลงท้าย -n ตอนไหนได้บ้าง
ในภาษาเอสเปรันโตนั้นตัวลงท้าย -n โดยปกติจะเป็นตัวบ่งชี้ถึงกรรมการก (Akuzativo) ไม่ว่าจะเป็นคำนาม คำคุณศัพท์ สรรพนามบุรุษต่าง ๆ คำตาราง (ที่ลงท้ายด้วย -u, -o, -a และ -e) และกริยาวิเศษณ์ (ที่บ่งชี้ถึงสถานที่และลงท้ายด้วย -e) ก็สามารถที่จะใช้ตัวลงท้ายนี้ได้ อันที่จริงแล้วตัวลงท้ายนี้มิได้บ่งชี้ถึงกรรมตรงเพียงอย่างเดียว แต่จะแสดงหน้าที่ต่าง ๆ ได้ดังนี้
1. แสดงกรรมตรงของกริยา ซึ่งนั้นทำให้การสลับตำแหน่งของคำในประโยคมีความเป็นอิสระสูง
Ŝi vidas lin. - เธอเห็นเขา
Ŝin vidas li. - เขาเห็นเธอ
Li vidas ŝin. - เขาเห็นเธอ
Lin vidas ŝi. - เธอเห็นเขา
2. แทนคำบุพบทสำหรับคำที่แสดงวัน เวลา หรือแสดงระยะต่าง ๆ
Mi dormis dum unu horo. - Mi dormis unu horon. (ผมนอนเป็นเวลา 1 ชั่วโมง)
En lundo mi vizitos vin. - Lundon mi vizitos vin. (ผมจะไปหาคุณในวันจันทร์)
En la 22-a de junio mi venos. - La 22-an de junio mi venos. (ผมจะมาในวันที่ 22 เดือนมิถุนายน)
Mi estas je 20-metra distanco de vi. - Mi estas 20 metrojn for de vi. (ผมอยู่ห่างจากคุณ 20 เมตร)
Li estas je du metroj alta. - Li estas du metrojn alta. (เขาสูงสองเมตร)
3. แสดงการเคลื่อนที่เข้าไปในที่นั้น ๆ
Mi kuras en la arbaro. - ผมวิ่งอยู่ในป่า
Mi kuras en la arbaron. - ผมวิ่งเข้าไปในป่า
Mia amiko iras trans la strato. - เพื่อนของผมกำลังข้ามถนน
Mia amiko iras trans la straton. - เพื่อนของผมกำลังข้ามเข้าไปในถนน
Li saltas sur la tablo. - เขากระโดดอยู่บนโต๊ะ
Li saltas sur la tablon. - เขากระโดดขึ้นไปบนโต๊ะ
และเช่นเดียวกันกับกริยาวิเศษณ์ที่บงชี้ถึงสถานที่
Mi estas hejme. - ผมอยู่ในบ้าน
Mi iras hejmen. - ผมเข้าไปในบ้าน
Vi estas tie. - คุณอยู่ที่นั้น
Vi kuras tien. - คุณวิ่งเข้าไปในที่นั้น
- วรุฒ
========================
ประกาศข่าวกิจกรรม
========================
ช่วงขายของจ้า
Jen estas bildo de la vortareto Esperanto-Taja. Oni povas ricevi ĝin kontraŭ 15 batoj. Se vi interesiĝas, bonvolu kontakti nin pere de Facebook-paĝo Verda Elefanto.
พี่ ๆ น้อง ๆ ที่รักครับ หากต้องการพจนานุกรมเอสเปรันโต-ไทย ฉบับกระเป๋า 1,700 คำหลัก สามารถสั่งซื้อได้ในราคา 15 บาท ติดต่อสอบถามเพิ่มเติมได้ที่นายวรุฒ เจ้าเก่า
Ankaŭ vi povas uzi ĝin interrete:
ทั้งนี้สามารถใช้พจนานุกรมเอสเปรันโต-ไทยออนไลน์ ฟรีได้ทาง https://valso-eo.github.io/vortareto/
Nun la kompilanto de la vortareto jam pretigis 900 kapvortojn por la venonta eldono, sed ankoraŭ ne aldonis tradukojn. Esperas, ke venontjare oni povas akiri ĝian ĝisdatigitan version.
ตอนนี้ผู้เรียบเรียงได้จัดเตรียมคำหลักเรียบร้อยแล้วอีกประมาณ 900 คำ สำหรับพจนานุกรมฉบับปรับปรุงขาดว่าน่าจะเสร็จสิ้นประมาณปีหน้า
========================
พี่ ๆ น้อง ๆ ที่รักครับ หากมีข้อเสนอแนะหรือคำแนะนำสามารถส่งมาได้ที่ xxx พวกเรารออยู่นะครับ
Karaj legantoj, se vi havas komenton aŭ ideon pri tiu ĉi bulteno, nepre sendu ilin al xxx Ni atendas viajn komentojn!
========================
LA VOJO
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
Ni semas kaj semas konstante.
« Ho, ĉesu! » mokante la homoj admonas, –
« Ne ĉesu, ne ĉesu! » en kor' al ni sonas :
« Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos ».
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco, –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
L. Zamenhof.
************************************************
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.